- •Regularo por origo-sistemaj Esperanto-ekzamenoj
- •B) Postuloj ĉe ekzameno de meza nivelo (b2)
- •C) Postuloj ĉe ekzameno pri supera lingvokon-nivelo (c1)
- •Vortotrezoro: maks. 15 p., min.18 p.
- •6. § Ekzamen-kotizo
- •7. § Kondiĉoj de aliĝo kaj de allaso al ekzameno
- •A) Ekzameno antaŭ komisiono
- •B) Kompren-ekzameno je registrita voĉo
- •Pri la ekzamenanta institucio
- •Interparoladon kun alia ekzamenato, uzadon de poŝtelefono
C) Postuloj ĉe ekzameno pri supera lingvokon-nivelo (c1)
Ĉe ekzameno de nivelo supera (C1) oni prikonstatas fremdlingvo-konon, kiu ebligu ĉiuteman, aplomban uzon de la tuta rimedaro de la lingvo. La ekzameno ampleksas la sekvajn kapablojn kaj kompetentojn:
– tutece kaj pridetale kompreni stile poluritajn, variajn kaj longajn parolajn komunikaĵojn kun eventualaj kaŝe aludaj aŭ malsimple metaforaj senc-elementoj;
– la ekzamenato parolas flue, kun klaraj artikulacio kaj parol-ritmo, sen ĝenaj akĉento, misakcentoj, kun konvenaj emfazoj, kaj plejparte konvena intonacio; uzas, je natura; ritmo, karakterizajn kompleksjan sturkturojn, parol-turnojn; flue konversacias, eĉ se ne faknivele, pri relative altgrade abstraktaj temoj;
– li/ŝi komprenas, teksto-nivele, kun certeco, komunikaĵojn je variaj temoj kaj stiloj; rekonas la esencajn stilo-trajtojn;
– li/ŝi kapablas krei, lerno-cele, praktike seneraran, klaran tekston, konforman al la spirito de la cellingvo;
– li/ŝi konas la normlingvon, rekonas nenormajn lingvo-versiojn; kapablas, dank’al sia rutina kono observi la kulturajn konvenciojn, kutimojn de la cellingva medio.
4. § Daŭro de la ekzamenoj
Skribaj ekzamenoj:
Nivelo baza (B1): 2 horoj Nivelo meza (B2): 3 horoj Nivelo supera (C1): 4 horoj
Parolaj ekzamenoj:
Daŭro de parola ekzameno unu- aŭ dulingva, antaŭ komisiono:
B1 (ĉe baza nivelo): ĉ. 10 min. B2 (ĉe meza nivelo): ĉ. 15 min. C1 (ĉe supera nivelo): ĉ. 20 min.
Aŭda kompreno de sonregistraĵo:
B1 (je nivelo baza): ĉ.30 min. / B2 (nivelo meza): ĉ. 30 min. / C1 (nivelo supera): ĉ. 30 min.
5. § Kvalifikado de la lingva ekzamen-plenumo
Por kvalifiki la plenumon de la ekzamenato, oni ĝin pripoentas. La ekzameno estas sukcesa, se la ekzamenato atingas 40%-ojn de la atingebla poento-nombro, kaj entute plenumas 60%-ojn de la sume atingeblaj poentoj.
Ĉe parola ekzameno oni povas akiri la subajn nombrojn da poentoj:
B1 (baza nivelo): 50 p. (sukceso-zono: ekde 30 p.)
B2 (meza nivelo): 60 p. (sukceso: ekde 36 p.)
C1 (supera grado): 80 p. (sukceso: ekde 48 p.)
Ĉe skriba ekzameno oni povas akiri la subajn nombrojn da poentoj:
B1 (baza nivelo): 60 p. (sukceso: ekde 36 p.)
B2 (meza nivelo): 70 p. (sukceso: ekde 42 p.)
C1 (supera nivelo): 90 p. (sukceso: ekde 54 p.)
Ĉe ekzameno B1 la minimumaj priplenumaj poento-nombroj por trapasi ekzamenon, por ĉiu respektiva kapablo estas:
Parola ekzamen-parto
Parol-kapablo / Komunika valoro: maks. 15 p. / Vortotrezoro: maks. 15 p., min. 16 p.
Lingva ĝusteco: maks. 10 p.
Parol-kompreno (de registrita voĉo): maks. 20 p., min. 8 p.
Skriba ekzamen-parto
Lingvo-kono: maks. 10 p. sen postulo pri minimumo
Skribo-kapablo: maks. 20 p., min. 8 p.
Lego-kapablo: maks. 20 p., min. 8 p.
Ĉe ekzameno B2 la minimumaj priplenumaj poento-nombroj por trapasi ekzamenon, por ĉiu respektiva kapablo estas:
Parola ekzamen-parto
Parol-kapablo
Komunika valoro: maks. 15 p.
